Sur Insuloj Bergamutoj

Sur Insuloj Bergamutoj
Loĝas kato en ŝuoj.
Oni azenon vidis
Kiun formiko portis.
Kokino tie estas,
Kiu orajn ovojn kovas.
Pomoj pendas sur kverkoj
En ermenaj beretoj.
Baleno tre aĝa
En okulvitroj naĝas
Saĝaj estas salmoj
En tomata saŭco.
Estas ratoj dresitaj
Sur pinto de monto vitra
Kaj durostra elefanto
Sed tiuj insuloj ne estas...
Tio estas nur fablo

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl