Vulpo kaj hirundo

Instigis vulpo hirundon
Por kune kultivi grundon:

"Simpla estas la afero
Ĉar mi havas grandan bedon.

Ion ni kune prisemos.
Antaŭ ol vintro alvenos,

Vegetaĵojn ni rikoltos
Kaj duonon ĉiu prenos.

Vi laboron kampan konas,
Kiajn partojn do vi volas?
Ĉu la suprajn, aŭ radikajn?"

Hirundo sincere diras,
Ke supraĵojn pli preferas.

Vulp' rapide bedon kuras
Kaj karotan grenon semas.

Rikoltas la kamparisto
Ankaŭ vulpo la trompisto.

Vulpo prenis la karotojn,
Por hirund' lasis supraĵojn.

Restas stoko da verdaĵo
Por hirundoj - ne nutraĵo.

Hirundo mise elektis
Ne volas same ripeti.

La vulpo ĉirkaŭe iras:
"Kion vi hirundo volas?"

"Jen kontraŭe mi decidas,
Radikojn de vi postulas.
Kion vi pensas pri tio?"

"Bone, plaĉas al mi ĉio.
Povas preni mi supraĵojn"
Kaj vulp' haste kuras kampon.
La tutan liberan bedon
Prisemas per brasiksemoj.

Kiam rikolttempo venis,
Siajn partojn ili prenis.

Vulpo prenis brasikkapojn,
Kaj hirundo la restaĵojn:
Kelkajn faskojn da radikoj,
La radikojn de brasikoj.

Diras de tiam hirundoj:
"Malbonaj estas komunoj."

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl