Friponecoj de Vulpo Vitaliso

I

Oni konas en la mondo
Tre diversajn famajn vulpojn.
Estis Ancimono Kalva,
Vulpo Rufa ordinara,
Blua Vulpo tre avara,
Straba Vulpo mensoganta,
Nigra kun vosto malgranda.
Patriko La Dekunua,
Mikito Maldika Urba,
Vulp' Valento, Vulp' Vincento
Konataj pro maliceco,
Sed ne estis en la mondo
Tiom malbona trompisto,
Kiom Vulpo Vitaliso.

Havis ĝi unikan voston
Vekantan ĉies miregon,
Voston nekredeble grandan,
Lanugecan, ondoforman,
Belan kaj tre moviĝeman,
Kun nenio kompareblan.
Kiam Vulpo promenadis,
Unue vosto vidiĝis
Simila al rufa nubo,
Post ĝi aperadis Vulpo.
Kiam Vitaliso dormis
Birdoj en la vosto nestis,
Kovis ovojn. Bedaŭrinde
Post vekiĝo vulp' rapide
Manĝ is ilin apetite.

Vitaliso en vespero
Ĉasis ofte ĉe rivero.
Voston imponan skuadis
Tiel per ĝi fiŝojn logis.
Fiŝoj naĝis al la vulpo
Konsideris ĝin sorĉisto
Manĝis poste Vitaliso
La fiŝojn kun apetito.

Pelton havis Vulpo rufan
Kaj la korpon ne tre grasan,
Unu okulon leŭkoman,
Karakteron tre malbonan.
Estis ĝi sbiro fripona,
Sprita kiom sbiroj aro
Kaj ĉiu ĝia agado
Vekis komunan kondamnon
Pro lerteco nekonata,
Inventemeco diabla,
Kaj sprito neimagebla.
Vulp' montris tian fieron
Kvazaŭ havus ĉies cerbojn.

II

Estas urbo en landparto
Ĉe kies orienta rando
Kreskas grandega arbaro.
En arbaro, en ravino
Havas truon Vitaliso
En la truo strangajn ilojn:
Jen spegulo arĝentata
Pro tio fame konata,
Ke se iu Vulpon ĉasas
Sur spegul' fendo aperas.

Krom tio estas skatolo,
En kiun vulpo tra vitro
Rigardardas por konstati,
Kie perdrikoj sin kaŝis,
Aŭ sur kiuj herbaĵlokoj
Ludas malgrandaj leporoj.

Havas Vulp' arĝentan pelvon
Kun ornamoj kaj surskribo:
- "Pelvo de Vulp' Vitaliso" -
Ĉiam plena estas pelvo
Kaj neniam malpleniĝas,
Malgraŭ, ke vulp' multe manĝas.
Havas ĝi oran kombilon
Per kiu flegas la voston.
Kombas voston akurate
Supren kaj malsupren ade,
Multajn fojojn kaj ripete,
Kombas, rekombas atente.

Venis Vulpo el Pollando
En ĉapelo el Tirolo,
En kiu aspektas bele,
Tamen kvazaŭ pli maljune..

III

Vulpo eksciis, ke ursoj
Vivas en granda mizero,
Do sen perdo de la tempo
Rapidas ĝi al ursejo.
Ĝentila kaj eleganta
Diras: - "Nu, kiel vi fartas?
Ĉu vi fastas? Oni diras
Ke vi jam apenaŭ vivas,
Ke vi manĝ as herbojn, florojn,
De la arboj sekajn ŝelojn.
Oni ridas, ke en vepro
Sidas du etaj leporoj,
Kiuj intencas vin manĝi.
Devas vi pro tio honti.
Ne zorgas vi pri vivteno,
Aspektas kiel skeletoj
Malagrablaj por okuloj.
Ne estas ĝi ĝusta vivo,
Bezonas do vi konsilon
De najbaro en proksimo" -

Hontas pro tio la ursoj:
- "Laste havas ni mizeron.
Konsilu al ni najbaro
Kiel solvi la problemon?" -

Vulpo kombas sian voston,
Prezentas agadoplanon:
- "Iru kun mi! Mi vin gvidos
Tien, kie porkoj vivas.
Kvin vi estas, do pro tio
Ĉiu ricevos porkidon"
Ekĝojas malsataj ursoj:
- "Gvidu! Gvidu kara vulpo!" -

Ili iras laŭ la vojo
Vitaliso streĉas voston
Kaj ĝi iras la unua.
Post ĝi kvin ursoj paŝegas,
Kvar maljunaj, unu juna.

Venas ĉiuj mastrumejon,
Vulp' rigardas la dometon,
Pordon frapas per ileto
- "Kiu infanojn timigas?
Kiu en la nokto venas?"
- "Vitaliso - diras vulpo
Malfermu la pordon mastro!
Devas preni mi porkidojn
Grandan havas apetiton" -

Post la diro Vulp' foriras,
Ĉar el korto hundoj kuras,
Ĉiu bojas, ĉiu jelpas,
Ĉiu akrajn dentojn montras,
Ĉion kion kaptas, mordas.

Ege timigataj ursoj
Forkuras per ĉiuj fortoj,
Serĉas helpon de la vulpo.
Tamen tiuj fiaj hundoj
Mordas, ĝis flugas ursbukloj.
Dume Vulpo flanken iras
Al kokejo kaŝe venas,
Kaptas anason, numidon,
Meleagron kaj kokidon,
Ĉiujn ligas per rimeno
Kaj sen iu tempa perdo
Kuras arbaren kun predo.

Sed la ursoj tre lezataj,
Mordataj, apenaŭ vivaj,
Lamaj kaj tre teruritaj,
Trovas truon Vitalisan.:
- "Jen ni trovis vin, trompulo!
Ni ne ŝercas, estos puno.
Eliru tuj firuzulo!" -

Vitaliso en spegulo
Jam vidis, ke estos puno.
Tial, pro ebla minaco
Volvis sin mem per bandaĝoj,
Gluis plastrojn sur la korpon.
- "Vidu miajn multajn vundojn,
Mian voston luksacian,
Ambaŭ kalkanojn morditajn!
Mi endanĝerigis vivon,
Por vin savi geamikoj.
Terura estis batalo.
Hundoj kiel leopardoj
Atakis min sen kompato,
Sed modeste mi asertas,
Ke neniu ja min venkas.
Post mia sur hundojn salto
Ili tuj estis kadavroj.
Iu hundo post minuto
Hurlis dum sia forkuro.
Alia ĝin gardi volis,
Tiun mi per vosto batis.
Kvar aliaj, tre vundataj
Kuŝis ĉe bariloj kradaj,
Post momento iĝis mortaj.
Tiuj hundoj forkurantaj
Mordis vin neatendantajn.
Tial vi ricevis batojn,
Ĉar estas timemaj gapoj" -.

Konfuziĝas do la ursoj,
Ne trovas iun klarigon.
Tial sen iu ajn plendo
Malsataj iras al hejmo
Adiaŭas Vitalison.

Revenas al truo vulpo,
Forĵetas plastrojn de korpo,
En spegulon enrigardas
Kaj rufan voston trakombas.
Poste ekbrulas ĝi fajron
Por baki la meleagron.
Vitaliso grasan viandon
Manĝas kun brasika kapo.

IV

En malvarma vintrsezono
Eliras vulpo el truo
Anoncas kun fanfarono:
- "Venu al mi malsatuloj
El arbaro, el arbustoj.
Havas mi por ĉiu ano
Ion por manĝi ĝis sato.
Konas mi bestajn kutimojn,
Konas bestajn apetitojn
Kaj mi solvis la problemon,
Kiel aranĝi manĝejon" -

De ĉie alkuras bestoj.
- "Por bestoj estas espero,
Kiam ni ankoraŭ vivas.
Diru kion vi intencas!.
Ni alvenas en amaso,
Ĉar ega estas malsato.
Rakonu rapide tion!
Kion vi elpensis, kion??"-

Vulpo demetas ĉapelon
Fantazian kapkovrilon:
- " Neĝajn patkukojn mi bakas.
Jen por ili forno estas,
De mia propra konstruo.
Kiu alportos la neĝon,
Pecon da lardo, aŭ sebo,
Ankaŭ al tio aldonos,
Tiu el la varma forno
Bonajn patkukojn ricevos.
Dirante, skuis sakegon,
Kaj el granda saka truo
Eliĝis bona odoro
De bakitaj ĵus patkukoj.
Vitaliso kontinuas:
- "Por mi ne estas problemo.
Ĉiam manĝas mi la pladon,
Sed tial mi tion faru,
Por ke vi ja vintre manĝu
Kukojn bonajn nekredeble
Ĉar aspektas vi mizere.
Povus mi rakonti longe
Pri la gusto de la kukoj,
Pri mirakla grasodoro..." -
Prenis vulpo el la sako
Patkukojn dek, aŭ dudekon
Kaj manĝis kun apetito
Ŝmaĉante laŭte ĉe tio.

Post la fripona prezento
Aŭdiĝas de ursoj peto:
- "Kio estis, jam ne estos.
Alportos ni neĝon, sebon
Por ricevi la manĝaĵon.
Volas manĝi ni ĝis sato!
Ĉiuj volas kukojn, frato!" -

Vulpo kombas sian voston:
-" Morgaŭ faros ni manĝfeston" -
Sekvan tagon je mateno,
Kiam dormas la arbaro
Vice multaj bestoj iras,
Blankan neĝon ĉiuj portas.
Kaj krom neĝo ankaŭ grason..
Tiom, kiom ili havas,
Ĉion al la vulpo donas.
Vitaliso antaŭ forno
Observas la grasan stokon.
Laboreme, kun fervoro
Tuj komencas ĝi laboron.
La ĉapelon ĝi formetas,
Kvincent globojn tuj ĝi formas.
Ĉiun premas lia mano,
Por fari el ĝi plataĵon,
Poste, precize per graso
Ŝmirias vulpo grandan paton.
Kiun metas ĝi en fornon

El forn' eksplodas vaporo.
Vitaliso kun fervoro
Jam enmetas novajn patojn
Tiom bona estas mastro.
Observas ĝin ĉiuj bestoj,
Rigardas trans ĝia dorso.
Tre deziras ili pladon.
Vitaliso streĉas voston,
Ŝajne flaras kukodoron,
Bestoj proksimiĝas nazojn,
Havas malplenajn stomakojn.
Vulpo kolektas strobilojn
Kaj ĵetas ilin al fajro,
Ronde iras ĝi kaj kaŭras;
-"Donu grason! Graso mankas!

Alie la kukoj brulas!".

Post paso de horduono
Serĉas patojn en la forno
Necertajn faras mienojn
Komunikas al la bestoj:
-"Miriga estas afero....
Ĉar malbona estas neĝo...
Vidu, restis nur la akvo!
Povas naĝi en ĝi fiŝoj-
Mi avertis vin pri tio.
Neĝon volis mi malmolan,
Pecojn frostitajn, kaj grandajn.
Laboro estas perdita.
Pli da kukoj mi ne faras,
Ĉar vi ĉiuj stultaj estas."

Konfuziĝas do la bestoj
Neniu pensis pri tio,
Ke hodiaŭ en mateno
Estis pluvo kun la neĝo.
La miksaĵo estis akva.
Perdo estas komprenata..

-Vana estis la laboro?
Pro tre malbona humoro
Turnas sin vulp' per kalkano
Mallevas voston kaj kapon
Kaj al truo malrapide
Iras por ripozi tie.

Kiam jam foriris bestoj
Tiam rapide el forno
Prenas grason, prenas lardon
Kaŝas ilin glaciŝrankon
Kaj fiera pro profito
Krias: "Bravo Vitaliso!"

V

Kiel kutime dum festoj
Ariĝas arbaraj bestoj
Por elekti prezidanton.
En grava tiu ĉi tago,
Best' por besto estas frato.
Anser' ne timas pri plumoj,
Erinacon lasas hundo,
Ŝafo sola iri povas,
Neniu iun atakas.
Kat' ne gratas, lup' ne manĝas,
Eĉ leporo kun timego
Observas tiun kunvenon.
Eĉ muso venas el truo,
Eĉ putoro kun angoro
Haste por elekto iras,
Ĉar ĝi povas, rajton havas

Vitaliso, la fripono
Brilas per sia leŭkomo,
Streĉas la grandiozan voston
Pendantan kiel plumfasko
Kaj en ĉapel' el Tirolo
Marŝas plena de humoro.
Al lupo ĝi tre kaĵolas,
Ion flustras - ne parolas,
Al urso rapide paŝas,
Al mustelo same flatas,
Al cervo ĝi palpebrumas,
Erinacon preskaŭ glatas,
Muson per vosto tikletas.
Trairante, pri nenio
Diskutas ĝi kun numido.
- "Ruza Vulpo Vitaliso,
Jen kanajlo, ĉiuj pensas
Certe propran celon havas " -

Lupo per marŝalbastono
Plenumas postenan rolon.
Dekstren kaj maldekstren svingas:
- " Prezidanton ni elektas" -

Vulpo fame ruza estas
Ĝentile ĝi voĉon petas,
Ekstaras sur arbotrunko,
Kaj parolas al la lupo:
- "Nobla lupo, bestoj karaj
Prezidanton elektataj,
Ĉiuj de mi estimataj!
Kiu el vi ne memoras
Meritojn, kiujn mi faras?
Oni povas ja pri ili
Iun dikan libron skribi.
Jen mi antaŭ jaroj multaj,
Kiam estis, riĉa, juna,
Dum sezono de printempo
Plantis tiujn, ĉiujn kverkojn,
Fagojn, piniojn piceojn,
Por ke havu vi kaŝejojn.
Por vi bredis mi birdaron,
Por vi grasigis porkaron,
Por ke havu vi manĝaĵon.
Bonfaranto do mi estas,
Mem ne dormas, mem ne manĝas,
Nur pensas en tago, nokto,
Pri - por vi - manĝaĵotrovo" -

Diras urso al najbaro:
- "Kion diri? Estas vero" -
Al la ursoj flustras melo:
- "Miriga elokventeco
Parolturnoj kaj prononco,
Certe ankaŭ saĝa menso" -
Vulpo plue kontinuas:
- "Miaj karaj, sen devigo,
Mi promesas, estas vero,
Se regpovon mi ricevos,
Mi certigas vin pri planto,
Dum kvin tagoj sur la sablo
De mia eltrovo arboj.
Ne strobiloj kaj ne glanoj,
Kreskos sur tiuj ĉi arboj.
Pendos rostita porkaĵo,
Ŝinko, lardo kaj kolbasoj,
Mortadeloj, viandaĵoj,
Ĉiuj diversaj manĝaĵoj.,
Porkido en gelanteno,
Ĉio laŭ persona emo" -

Bestoj ĝojas pro manĝaĵo:
- "Estu vulpo prezidanto!
Ni konsentas, jes konsentas" -
Urso vulpon ĉirkaŭprenas
Kaj ekkrias: - "Longan vivon!" -
Ripetas post ĝi la krion
Musteloj, cervoj kaj linkoj.

Post elekto, kiel povon
Prenis vulp' marŝalbastonon
Kaj al hejmo kun parado
Veturigis ĝin kvar kaproj.
Unue veturis vosto
Kiel granda, rufa nubo,
Poste vidiĝis la vulpo.

Sekvan tagon sur herbaro
Vulpo komencis regadon.
Prenis arbŝelon kaj plumon,
Lerte skribis ĝi regulojn.:

- "Ni ordonas, ke bestaro
Donu al la prezidanto
Krom kutima tagodevo
Kvaronon de sia predo.
Ĉiu birdo dum sezono
Donu ĉiujn siajn ovojn -
Prezidanto ŝatas ovojn.
Ĉiuj kokoj kaj kokidoj
Iru mem al Vitaliso
Kaj petu ĝin kun humilo:
-"Baku nin sur la rostilo" -

Mi jam ne memoras ĉion,
Tiujn leĝojn, instrukciojn
Donitajn de Vitaliso.
Tamen pro timo la bestoj
Faris ĉion sen protesto.

Pasis tagoj kaj semajnoj
Vulpo ricevis manĝaĵojn,
Rabis bestojn, prenis ĉion
Grandajn havis ĝi profitojn.
Antaŭ Vitalisa truo
Du la plej kuraĝaj ursoj
Staris rekte kaj modele
Gardante mastron atente..
Kvar cervoj ĉiam atendis
Se vulpo veturi volis,
Sciuroj la tutan tagon
Ordigis la vosthararon.
Ili blovis kaj blovetis,
Senĉese la voston kombis.
Neniu trankvile vivis.
Iu portis, aŭ forportis
Iu servis, iu donis.
Melo vojevodiestro,
Ĉe vulpo estis servisto.
Malgraŭ konata fiero
Ĝi laboris, kontraŭ emo.
Vulpo manĝis grandan kvanton,
Bestojn turmentis malsato.
Sen protesto provizejon
Plenigis al vulpo bestoj.

Vulp' kun neniu parolis
Eĉ respondi ĝi ne volis .
Peticiojn ĝi ne legis,
Buŝajn petojn ne akceptis.
Sidis ĝi kiel paŝao
Manĝante grumblis: - " Afero
Estas via, por min nutri.
Tia devas esti ordo,
Prezidanta estas povo
Se ne plaĉas ĝi al iu
Tiu tuj el arb' foriru!,
Por ke baton ne ricevu" -

VI

Kiam regado de Vulpo
Kaŭzis mizeron por bestoj,
Lupo kaŝe kaj sen bruo
Organizis konferencon.
Kiam ĉiuj jam kunvenis
Lupo al ili parolis:
- "Ne povas ni ja permesi
Tiom terure nin dresi,
Alie ni devas morti.
Estas nur tia konsilo
Murdi Vulpon Vitalison.
Fino de Vulpa regado
Kaj ĝia ekspluatado!" -.

Oni kriis: - " Bravo! Bravo!
Vitaliso rompas rajtojn,
Turmentas ĝi la bestaron.
Foru tia prezidanto!" -
Kaj decidis kunvenantoj,
Jam ne esti turmetatoj.
Arogantan, fian Vulpon
Forpelos linko el truo.
Poste kaptos ĝin gardistoj,
Lupo juĝos Vitalison.

Maltrankvile al spegulo
Enrigardas ruza Vulpo.
Subite vidas grataĵon
Kaj sentas malagrablaĵon.
La grataĵo kreskas, kreskas,
Refraktas, spegulon rompas.
Vitaliso en la truo
ŝviton viŝas de la frunto.
Estas malbona aŭguro....
Svingas Vitaliso voston,
Dirante: - "Jen estas sorto!
Kiom gajnis mi, do gajnis,
Bone trinkis, bone manĝis.
Estas tempo jam forkuri
Ne povas mi kontinui" -
Pakas ĝi kelkajn valizojn,
Por forlasi sian hejmon.
Stopas Vulpon grandaj ursoj:
- "Kien hastas vi najbaro?
Iru kun ni al fagaro
Devas iri vi al lupo.
Tie atendas vin juĝo" -.

- "Ĉu lupo solvas problemon?
Tamen mi ne havas tempon" -
- "Lupo vokas vin por juĝo,
Iru kun ni sen diskuto!
Ne provu do kontraŭstaron,
Alie ricevos baton!" -

Vitaliso ektimiĝas,
Helpon de nenie vidas.
Mallevas la rufan voston
Kaj humile iras lupon.
Lupo atendas sub fago.
Asistas ĝin melo, apro
Kaj ĉirkaŭe delegatoj.
Vulpo haltiĝas post veno,
Lup' kun severa mieno
Krias: - "Proksimiĝu Vulpo!!
Ne forkuros vi de puno" -

Vulpo vokas: - "Helpon! Helpon!" -
Tamen kaptas ĝin du linkoj
Je la kapo, je la piedoj.
Tiam alkuras musteloj,
Kun tondiloj en la manoj,
Belan, vulpan voston prenas,
Kiu kiel nubo pendas.
Ili laboron komencas :
Tranĉas, tondas kaj tondetas
Rufan hararon forĵetas.
Razas molan lanugeton
Rapide kaj kun lerteco.
Vulpo turniĝas kaj ploras
Malespere laŭte vokas:
- "Mia vosto, admirata,
De murdistoj detruata.
Kiel mi nune aspektos
Por ĉiuj, kiuj min vidos
Kun nuda vosto maldika,
Tiom aĉe pritondita?!??? -

Fakte, ke la vulpa vosto
Pendas kiel kalva osto.
Vento rufajn harojn blovas
Super arbojn ilin portas.
Lasas linkoj Vitalison.
Lupo krias: - "Foru sbiro!" -

Vulpo kuras en paniko
Haltiĝas nur ĉe saliko
Kaj aŭskultas hontigita
Ke ridas pri ĝi kornikoj,
Erinacoj kaj zizeloj,
Ĉiuj birdoj, ĉiuj bestoj:
- "Vidu voston, bastoneton!
Taŭga nur por ĝardeneto...
Tre ridinda estas monstro....
Jen la vosto, super vostoj
De la diktatora moŝto! " -

Forkuras do Vitaliso
Priridata, de saliko.
Neniu de tiu tempo
Renkontis la fian beston,
Eĉ mi, kiu ĝin priskribis
Neniam la vulpon vidis.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl