Mensogulino

"Ho sinjoro, ho sinjoro!
Tie ĉi estas hororo.
Mia pli aĝa fratino
ŝanĝiĝis je vera pigo.
Sidas ŝi sur alta fago
Kaj kukuas tutan tagon."

Pensu kion vi rakontas
Simpla mensogo ĝi estas!

"Ho sinjoro, ho sinjoro!
Okazis granda miraĵo.
Anstataŭ akv' ĉe najbaro
Dolĉa pluvis limonado
Krome estis strange seka."

Fe! Malbele! Ne mensogu!

"Tio ne estas ĉio!
Ĉar matene, ĉe onklino
Falis de forn' abocilo
Kaj formanĝis la rostaĵon
Pretan por ŝia bestaro."

Estas vi mensogulino!

"Aŭskultu kara sinjoro!
Post tagmanĝo tiun tagon
Dronis anaso en lago.
Vi ne kredas? Estas vero!
Alvenis fajrobrigado,
Filtris akvon per kribrilo,
Oni kaptis multajn fiŝojn."

Fe, malbele vi mensogas!
Tuj la panjon mi informas.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl