Pulo Trompantino

Ĉu volas vi fabeleton?
Jen fabelo! - pri ...puleto.

Nekutima estas fakto,
Ke ĉe tiom eta alto
Io el mizera gento
Povus fari sen pripenso
Tiajn petolojn kaj ŝercojn,
Kiel tiu eta besto.

Havas ŝi malgrandan domon
Hereditan de bopatro.
Domo havas tri etaĝojn,
Sur etaĝoj multajn ĉambrojn:
Dormejon kaj saloneton,
Koridoron, kabineton,
Kompreneble manĝoĉambron,
Necesan aparataron.
Pulo do ĉion posedas
Pro kio gastoj envias.

Havas ŝi poneojn, droŝkon,
Kaj bovinon el Usono
Hundon, kokinon kaj ŝafon
Ankaŭ grize rufajn katojn.
Edukitaj grandaj blatoj
En kuirej' voras pladojn.
Cikado amuzas Pulon
Per la balalajka ludo.
Resume oni konstatas:
"Pulo riĉan vivon havas".

Trompantino jen konstatas:
"Pulludon ludi mi ŝatas".
Do vestita elegante
Veturas al klubo fiakre.
Veturas Pul' Trompantino
Kolora kiom feino.
Veturas plena de vervo
En pluŝa, bela ĵaketo,
En ĉapelo kun plumeto,
En atlasaj ŝuoj bluaj
Kaj en gantoj tre purpuraj.

Multaj homoj en klub' estas.
Malfacile oni iras.
Pulo krias: "Tuj disiru,
Por ke mi eta trairu!"
Homoj en du flankojn paŝas,
Pulo rekte brave iras.
Al ludtablo ŝi alvenas
Prenas monerojn el poŝo.
"Mi hazardas je tri groŝoj,
Por verdaj miaj ludpuloj."

.....................................

Saltas disketoj rapide,
Tiuj bluaj, tiuj ruĝaj,
Tiuj gajnas, tiuj perdas
"Por verdaj puloj mi petas!".
Trompantino eta estas
En ludilojn enmiksiĝas
Kaj sur tablo mem ŝi saltas
"Kio estas?" Gastoj miras.
Ĉie, kie oni vidas
Nur la verdaj "puloj" gajnas.
Antaŭ ol ili komprenas,
Trompantino jam forkuras
Kaj kaŝante sian gajnon
Forveturas al la hejmo.
Pensas ŝi: "Post tia ludo
Mi ne iros plu al klubo."
Tial telegramon skribas:
"Ludi kun vi mi ne emas."

Pulo tre ŝatas skandalojn.
Tial veturas al Zoo.
Ĝuste paŝas elefanto
Preskaŭ tretas ŝin sur pado
"Kio estas tiu eto?
Estas vere vi Puleto?"
Pulo frapas per ombrelo:
"Sinjoro el bestĝardeno,
Pulo estas mi, Polino
Postulas pli da estimo."

Elefanto turnas rostron:
"Mi nomiĝas Granda Ĵombo
Kaj devenas el Kolombo."
"Mi devenas el Herbejo
Kaj posedas kultivejon
Kie kreskas eburostoj.
Ĉe mia hejmo por distro
Estas cent sovaĝaj tigroj,
Kanguruoj, leopardoj,
Ne provu do pri mi ŝercojn!".
Elefant' diras ĝentile:
"Fakte, estas malsekure."
Poste fleksas ĝi genuojn
Flustras:" Amas mi vin Pulo.
Tian edzinon mi volas.
Ĵombo de nun al vi servas."

Pul' sidas sur elefanto,
Vojaĝas ŝi tra bestparko
Kaj respondas:"Mia Ĵombo,
Impresas min via rostro,
Sed nur rostro, do pro tio
Estu mia trumpetisto!"

Post tagmezo, Trompantino
Veturas restoracion.
Oni vidas de distanco
Ŝiajn tre purpurajn gantojn.
Kukojn puloj ja ne ŝatas -
Nia Pulo kukojn amas.
Tartoletojn, papataĉojn,
Ŝaŭmajn kukojn, babaetojn,
Kremajn tortojn, kaj tubetojn
Kuketojn kun freŝaj fruktoj
Kaj ĉiujn aliajn kukojn.

Pul' eniras sukerejon.
Riverencas ŝin pedeloj,
Jam kelneroj ŝin aliras,
Pulajn manojn ili kisas.
"Nun mi manĝos kremajn tubojn,
Ege ŝatas mi la kukojn.
Donu al mi ilin tridek!
Pli da lok' mankas ĉi tie.

Ĉe tableto Pulo sidas
Sed nur unu kukon manĝas.
Plenan pleton post ŝi lasas
Kaj por unu kuko pagas.
Poste:"Ĝis revido" diras.
Ruĝajn gantojn oni vidas
En forveturanta fiakro.
Ege kelneraro miras,
Kompreni tion ne povas,
Ke ŝi tridek kukojn petis
Kaj sekve nur unu manĝis.

Kio estas?! "Kio estas?"
Vidu la fian aferon!
Manĝis ŝi la tutan kremon!.
Tiom kuirist' koleras,
Ke li mielkukon brulas.
Postulas li muŝvenenon
Por mortigi fian Pulon.:
"Kiam Pulo ree venos
Kremajn tubojn rememoros!"

Iun tagon dum festtempo
Aranĝis Pulo bankedon.
Venis al ŝi multaj gastoj:
Kulo, muŝo, majskarabo,
Alpaŝis du araneoj,
Ankaŭ krabroj, kokcineloj,,
Unu vespo, kvar abeloj,
Burdo, papili', tineo,
Tabano, libel', forniko.
Komenciĝis do muziko.

Edukitaj nigraj blatoj
Regalis per dolĉaj pladoj.
Portis kernojn kaj papavon,
Da sukero plenajn manojn
Kaj en fingroingaj tasoj
Ĉerizsukon, limonadon
Kaj frostitan ĉokoladon.

Al la gastoj diras Pulo:
"Vidas mi vin kun plezuro,
Mi tre ĝojas pro la gastoj
Kaj dediĉas por vi kanton.
Kantos mi "Tosko" arion
Ĉion en itala lingvo,
Ĉar mi konas tiun lingvon"
Gastoj vokas: "Bravo!. Bravo!.
Kantu! Estas via rajto!"

Ĉiuj ĉesas manĝi pladojn.
Pulo ekstaras en salo,
El malgranda ŝia buŝo
Eliĝas kanto kortuŝa.
Kiel Tosko kantas Pulo.
"Tosko!" zumas ame kulo.

"Tosko" siajn etajn manojn
Premas kvazaŭ du burĝonojn,
Vizaĝon en ili kaŝas,
Tiel ŝi la kanton finas.
"Kia voĉo!" krias gastoj
"Kantu! Kantu sen prokrasto!"
"Kontinuu!"- ŝi konsentas.
"Halkon" kanti mi intencas.
Tamen jen, neatendite
Base kantas ŝi subite
Kaj la gastoj, kiu sidas
Sur foteloj, preskaŭ svenas.

Skarabo orelojn ŝtopas
"Pulo nin surduloj igas,
Skandalo, ne kantistino!"
Jes, ne kantis Trompantino,
Aŭdiĝis vira ario.
Blato, kiu tie servis
Nevolante diskojn ŝanĝis.
Skarabo ekfumas pipon
Kaj forlasas la trompitojn:
"Plu ne trompos Trompantino"

Pulo ne ŝatas solecon,
Posedas societemon,
Tial havas koleginojn
Belajn Varsovianinojn
Ili estas junaj, modaj,
Ĉiuj fieraj, elegantaj,
En robetoj el Francujo
Kun modernaj harobukloj,
En ŝtrumpoj kiom nebulo.

Pulo dum karnavaltempo
Kun ili ĉeestas balojn,
Klaĉas pri ĉio konstante
Vice ilin vizitante.
Kiam nigran kafon trinkas
Pri aliaj puloj ridas.
Ĉar ŝi adorata estas
Koleginoj tre ĵaluzas.
"Trompantino stranga estas,
Kio en ŝi tiom plaĉas?
Ĉu la modesta mieneto?
Ĉu la blua manteleto?
Ĉu la purpuraj gantetoj?
Ĉu bastonetaj piedetoj?
Eble la dolĉaj ridetoj,
Aŭ petoloj kaj klaĉetoj..."
Tion diras koleginoj
Modaj Varsovianinoj.

Ŝi terure koleriĝas
Purpuriĝas kaj paliĝas
Frapas per eta piedo
Ĝis en domo estas tremo.
"Malhonestaj!. Maldankemaj!.
Se mi ilin nur renkontos
Tian aventuron kaŭzos,
Ke ĉiam ili memoros
Ne tuŝi mian honoron."
Pensas ŝi tutan matenon
Kaj forsendas sep leterojn
Al sep siaj koleginoj,
Tiuj Varsovianinoj.
"Mi invitas vin en ĵaŭdo
Por trinki kun kremo kafon."
Dissendis la invitilojn
Kaj atendas koleginojn.

Alveturas tra la stratoj
En tre elegantaj aŭtoj
Trompatinaj koleginoj
Kiel el ŝaumo feinoj.
Pulo kuras antaŭ domon
Por saluti gastigotojn.
"Salutas mi vin tre kore,
Ke vi venis, estas ĝoje"
Gvidas ilin laŭ ŝtuparo
Kaj invitas al ĉambraro.
Koleginoj iras fiere,
Ĉiu vestita moderne,
Ĉiu en belega robo,
Laŭ la aktuala modo.

"Kie havas vi spegulon?"
"Iru rekte koridoron!"
Kolegino tien kuras,
Rigardas kaj tuj stuporas.
"Kio estas??.Bovokuloj,
Sur la kapo bovaj kornoj,
Mia korpo estas bova,
Ja tuj morti oni povas!"
Kuras al spegul' alia
Rigardas kaj plankon sidas.
"Mi aspektas kiom bovo.
Bovo estas mi., ve, bovo!"
Sekvaj same tion vidas
Malespere tuj ekploras:
"Ĉu vi komprenas skandalon?
En bovinon ŝanĝi damon?"

"Faris Pul' novan fiaĵon.
Trompantino malhonesta!
Ni ne volas koleginon
Kiu mokas konatinojn!"
Kaj sen adiaŭa vorto
Foriris el Pula domo.
Neniu tion komprenis,
Kio en spegulo estis.

Tamen simpla estis truko.
Pulo forprenis spegulon,
En kadron enmetis glimon,
La bovinon el Usono
Starigis en spegullokon.
Anstataŭ sia vizaĝo
Oni vidis bovan kapon.

Tra strato droŝko veturas
Pul' kiel princino sidas
Sur ŝi estas pelerino,
"Dolĉa" mieno, sur vizaĝo.
Ombreleto en la mano
Gardas ŝin kontraŭ la suno.
Pul' vendejon iras fiere:
"Volas mi vestiĝi mode
Ĉu ricevos mi por robo
Tre maldikan silkan ŝtofon?"
Vendisto sur vendotablon
Metas belegajn teksaĵojn.
"Ŝtofojn havas mi tre modajn
Jen moderna silko flora:
Floroj flavaj, blankaj, ruĝaj,
Bluaj, violaj kaj purpuraj
Hele verdaj kaj rezedaj,
Oraj, oranĝaj, arĝentaj".

Trompantino tutan tagon
Rigardas belajn teksaĵojn.
Rigardadas, elektadas...
"Oferto estas unika",
Sed Pulo estas tre sprita.
Diras fine:" Kun bedaŭro
Ne plaĉas al mi teksaĵoj.
Eble poste, post sezono
Estos interesa modo".
Ŝi nenion aĉetante
Adiaŭas lin agrable.
Vendisto ŝin forkondukas,
Droŝkon eniri li helpas,
Kiam ordigas teksaĵojn
Tuj ektremas liaj manoj.
Malaperis ĉiuj floroj,
Restis sendesegnaj ŝtofoj.
"Trompistino, eta pulo,
Ŝtelis miajn ĉiujn florojn.
Falu ŝi al la infero!"
Priŝtelita ĝemas viro.

Tra strato veturas droŝko,
Princine aspektas Pulo.
Haltas ŝi ĉe sia domo.
Ne dirante pri afero
En ŝatata ĝardeneto
Kaŝe belajn florojn plantas,
Ruĝajn, bluajn, blankajn, flavajn.
Rezedajn kaj hele verdajn
Orajn, violajn kaj arĝentajn.
Zorge plantas ŝi la florojn
Ciklamenojn, malvojn, rozojn,
Miozotojn kaj penseojn.
Bela estas la ĝardeno.

Pulo ne legas gazetojn,
Nur malofte anoncetojn.
Hodiaŭ legas afiŝon
Anoncitan de fraŭlino,
Kiu volas lerni lingvon
Anglan, ŝi nomiĝas Kiko,
Loĝas ĉe strat' Koperniko.
Pul' feliĉa jam komplotas,
Malicaĉon tuj pripensas.
Post momento en ĉapelo,
En pluŝa sia ĵaketo,
En ŝuoj bluaj veluraj,
En gantoj belaj purpuraj
Al la loko ŝi veturas,
Kie tiu Kiko loĝas.

"Neproblema estas lingvo.
Kun aspekto de Anglino.
Nun estas mia intenco
Al fraŭ lino fari ŝercon".
Alveturas, pordon frapas,
La anoncon tuj ŝi montras:
"Ĉu estas fraŭlino Kiko?
Instruas mi Anglan lingvon".
La fraŭlino simpatia
Diras:"Estas mi feliĉa,
Malproksime, en Usono
Loĝas mia parencino.
Volas koni mi la lingvon
Por heredi post ŝi bienon.
Jen kajero kaj krajono,
Tuj komencu ni laboron!".

Instruante, Pul' ripetas
Anglajn vortojn, kiujn konas
La unuan el poŝtmarko,
La duan el UNRA pako.
Daŭras do la instruado.
Kiko ripetas vortaron.
Pulo jam tre enuiĝas,
Sed plu novajn vortojn diktas:
"Tirlo - urbo, pirlo - vojo
Tirlopirlo - urba vojo
Fiki - salti, miki - ĝoji
Fikimiki - ĝoje petoli
Limpo - bano, pimpo - rano
Limpopimpo - rana bano.

Kiko en kajero skribas,
Ĉiujn vortojn tuj ripetas.
Pulo laŭdas lernprogreson,
Volas mallongigi kurson:
"Estas vi vera modelo,
Pro prononco, laboremo,
Vian klasikan akcenton
Ne havas eĉ Angla Reĝo"
Instruo daŭris semajnon,
Donis grandiozan efikon.
Kiko tre feliĉa estas,
Ĉion lernitan memoras.
Flue legas la fraŭlino
Kiel denaska Anglino.
Lasante la lernantinon
Diras al ŝi Trompantino:
"Fiera estas mi, Kiko
Pro via granda atingo.
Pimpo - limpo, tiko - miko".
Rapide en droŝkon sidas,
Manojn en gantojn enmetas:
"Neniam oni min trovos,
Plu instrui mi ne volos".

Kiko iras al kafejo,
Ŝajnigas, ke pro varmego
Volas manĝi glaciaĵon
Renkontante amikinojn
Por imponi al fraŭlinoj
Parolas en "Angla" lingvo,
Kiun instruis ŝin Pulo.
Ŝi demandas kaj respondas
"Angle", kiel ŝi supozas.
Ŝi enmetas al parolo
Vortojn, kiujn en memoro
Fiksis la instruistino...
Por kontentigi fraŭlinon.

Subite io okazas,
Kion neniu komprenas.
Ĉiuj puloj el kafejo
Saltas lerte trans tabletoj,
Tablon de fraŭlino Kiko
Eksidas ili en cirklo.
Amikinoj tuj forkuras,
La puloj ĉe tablo sidas
Kaj ĝue glacjaĵojn manĝas.
Timigata juna damo
Foriras el pula ĉambro,
Jam, jam volas salti droŝkon,
Sed la puloj saltas robon,
Kaj la ŝuojn kaj jupeton
En manikojn en ŝtrumpetojn.
Kio kaŭzis tion ĉion?

Ne konante lingvon Anglan,
Pulo trompantino fama
Instruis fraŭlinon Kikon
Uzi simplan, pulan lingvon.
Ĉiuj puloj do pro tio
Opiniis ŝin kuzino.

Trompantino pro skandalo
Ŝanĝis loĝejan kvartalon.
En tempo de karnavalo
Ĉiuj homoj ŝatas balojn.
Pulo pripensas agadon:
"Belan mi aranĝos balon
Ne ĉe mi, sed ĉe najbaro".
Dissendis ŝi invitilojn,
Ke ĉe krabro en sabato
Estos karnavala balo.

Krabro nenion sciante
Enlitiĝis ĵus sabate,
Kiam al ĝia dometo
Alveturas aŭtoj, sledoj.
Mirigata legas krabro;
Invitilon - "Ĉe mi balo?
Falsa estas la subskribo.
Tion mi neniam skribis!
Iu nekonata sbiro
Balon ĉe mi organizis!".
Amase alvenas gastoj,
Virinoj en belaj roboj,
Per sledoj, karetoj, aŭtoj.
"Karnavalo!. Karnavalo!"
Pensas iritata krabro.
Tamen salutas ĝi gastojn
Kiel eleganta mastro.

Trompantino sur la balo
Estas adorata damo
Vestita per robo nova
Faldumita kaj kolora.
Silkajn havas ŝi ŝuetojn,
Ventumilon en maneto
Kaj sur fingropintoj piedaj
Dancas ŝi la valson Vienan.
Ĉiu viro ŝin admiras,
Ĉiu krabron pridemandas:
"Kio estas la virino
Tiu ĉarma belulino?"
La krabro diri ne volas,
Grumblas ion, ne respondas
Kaj pripensas kun furio:
"Por manĝo estas nenio.
Nun nenion mi aĉetos.
Terpompatojn gastoj manĝos".
Pulo kontinuas dancon
Ĝi nomiĝas kontradanco
Klinas kapon kaj premiĝas
Al partnero, kiu gvidas.
Starigas ŝi dancpaŝetojn
Malpezajn kiel plumetoj.

Muzikistoj ĉesis ludi,
La krabro dezirus trovi
Tiun ĉi fian kulpulon
Kaj kaŝe rigardas Pulon.
Gastoj volas danci valson.
Pulo emon jam ne havas
Kaj proponojn ŝi rifuzas
"Devas mi forlasi balon".
Iom staras ŝi ĉe flanko,
Poste kaŝe el la loko
Kuras Pulo al la droŝko.
Kiam horkvarono pasas
Pulo jam en lito kuŝas.

Ekdeziris Pul' vojaĝon.
Hejme sentas ŝi enuon.
Bela, verva, eleganta
Staras ŝi ĉe bordo mara.
Kiam ŝipo albordiĝas
Mariston Puleto petas:
"Ĉu mi enŝipiĝi povas?
Vojaĝi mi tre deziras "
"Kompreneble sinjorino!
Veturu kun ni per ŝipo."
Sidas Pulo sur ferdeko,
Dum bela, varma vetero
Sunbruniĝas, kartojn ludas
Marajn velojn ŝi observas
Pasis tiel du semajnoj,
Agrable sen akcidentoj.
La dekkvinan vojaĝtagon
Oni ekvidas terrandon.
Pulo petas kapitanon
Pri escepta ŝipohalto:
"Mi sopiras pri la tero,
Pro tio estas la peto".
Boaton li surakvigas,
Maristoj Pulon adiaŭas.
Boato al rand' veturas.
Blanka mevo supre flugas.

Antaŭ Pulaj okuletoj
Aperas fabelkastelo.
Ĉirkaŭas ĝin grandaj turoj,
Ĉiu turo gardas murojn.
En la turoj gardistaro
Rimarkas Pulon ĉe maro.
"Kiu estas?" Kavaliroj
Rajdas por kontroli inon,
Al kastelo ŝin kondukas
Tie estraro decidas.
Eniras Pul' salonaron
Kie estas korteganoj.
Ŝia kor' apenaŭ krevas...
"Kiom bela ĉio estas!"
Ŝtuparo el porcelano
Koloraj muroj, divanoj,
Sub plafono lumas suno,
Kaj en krono, sur la trono,
En mantelo el ermenoj
Sidas Bajubajo reĝo,
Fama, landa suvereno.
Pulo bele riverencas
Kaj al reĝo sin prezentas:
"Estas mi princino eta
En purpuraj gantoj ledaj,
Filino de reĝ' fabela.
Patatajo Insulmastro,
Loĝas en ora palaco.
En haveno staras floto -
Ŝipoj ankritaj ĉe bordo
Gardas regurbon kaj tronon.
Lanugan liton mi havas,
Tra multaj maroj navigas,
Eksterlande edzon serĉas"
Diras reĝo Bajubajo:
"Geedziĝos ni en majo!".
Kontinuas:" Akceptite!"
Pulon invitas ĝentile.
Kvaliroj por parado
Tuj eltiras siajn spadojn,
Jam alkuras servistinoj
Por kisi de Pulo fingrojn.
Post apenaŭ horduono
Gefianĉiĝis reĝa "krono".
Sed enkuras kanceliero:
"Mia moŝto!. Estas vero?
Ĉu estas via deziro,
Ke Pulo estu edzino?
Ŝi ne estas ja princino
Sed de kapo ĝis ŝueto
Simpla pulo - Moŝta Reĝo"

Nervoziĝas kastelanoj,
Kuras damoj, korteganoj
Ekscitataj kaj ŝokataj
Kavaliroj kaj gardistoj,
Palacanoj, oficistoj.
Ministroj time rigardas,
Kompreni nenion povas.

La reĝo prenas lupeon
"Fakte, vidas mi insekton.
Donu al mi tuj la skurĝon,
Por puni tiun ĉi pulon!"
Trompantino ne atendas.
Ombreleton sian kaptas
Kaj forkuras per saltegoj
De palaca salonego.
Reĝo tre kolera estas
Porcelanajn ŝtupojn kuras,
"Kaptu!.Kaptu gapoj!"- krias
Sed neniu tion povas.

..................................

Post monato Trompantino
Revenis al Varsovio.
Nia Pulo por Paskfesto
Preparas unikan paston,
Faras aliajn laborojn
Kolorigas ŝi mem ovojn,
Batas ankaŭ blankan ŝaŭmon
Por mazurka glazuraĵo,
Ĉokoladan paston ŝmiras,
Kukojn per nuksoj beligas.
Miksas Pulo tutan tagon
Migdalojn, fruktojn, papavon.
Fine diras:"Nun babaon
Devas baki mi por Pasko."

Alkuras kuiristinoj,
Prenas farunmezurilon,
Ŝutas farunon, sukeron,
Miksas ovojn, batas kremon.
"Kie troviĝas rozenoj?"
Ne estas eĉ unu ero!
Kuiristinoj traserĉas
Ĉiujn lokojn, kiuj estas
Sen efiko. Ĉu signifas,
Ke rozenoj en hejm' mankas?"
Kuras Pulo najbarinojn
Prunti iom da rozenoj ,
Sed de ili ne ricevas.
Kio estas tre ĉagrena:
"Aĉa kuko sen rozenoj...
Aĉetos mi en vendejo."
Ne ricevas en kafejo,
Ne ricevas en fruktejo,
Nek en ekzotikaj varoj:
"Estas malica fatalo,
Ja mi baki kukon devas!"
Vendisto pardonon petas:
"Nenion mi helpi povas,
Rozenoj en urbo mankas".

Ĉiu alia mastrino
Bakus kukon sen rozenoj,
Tamen Pulo, ĉiuj scias,
Ĉiam iun solvon trovas.
Iras ŝi notovendejon
Serĉi tie la rozenojn.
"Donu al mi muzikaĵon,
Iun gajan komponaĵon
Belan, ritman, aŭskulteblan
Kaj facile digesteblan.
Dum festoj por miaj gastoj
Ludos mi ĝin kaj ĝin kantos".

Komercisto: " Sinjorino!
Trovos mi beletan ion.
Eble marŝon? Eble valson?
Marŝoj estas ja amaso.
Plaĉos al viaj konatoj
"Marŝoj de Plumbaj Soldatoj".
Pulo:"Jes, mi ŝatas marŝojn,
Ludu sur via piano!
Bone, prenas mi "Soldatojn".
Tuj revenas ŝi al hejmo
Eltranĉas notojn el verko.
Estas sciate, ĉiu noto
Estas cirkla kiel globo,
Simila al la mirtelo.
Pulo kun notoj en pelvo
Iras haste kuirejon
Kaj petolajn faras mienojn.
Diras:" Jen estas rozenoj.
Tre bongustaj kukoj estos.
Tuj mi mem ilin ekbakos".
Noktomeze, kiel diris
Paskan bakadon ŝi finis.
Servistinoj kun admiro
Rigardas sian mastrinon.

Dum Paskfesto venis gastoj
Pulo invitas al tablo,
Al kalikoj vinon verŝas:
"Vino vere bona estas,
Kaj sincere mi asertas,
Ke kuko unika estas,
Speciale la rozena,
Estas ege gustoplena.
Manĝu do babaon bonan
Post antaŭa fasto longa!"

Ĉiujn kukojn manĝis gastoj,
Ĝis la lasta kukereto,
Ĉar manĝis ankaŭ "rozenojn",
Ludis marŝoj en intestoj
Ĝuste tiuj plej konataj
"Marŝoj de Plumbaj Soldatoj".

Trompantino pripensadas:
"Tie ĉi mi pli ne faros.
Oni min nur kalumnias
Al Vroclavo mi veturas".
Post medito en silento
En kofrojn en subtegmento
Pakas ĉiujn siajn vestojn
Siajn ŝatatajn objektojn,
Ankaŭ purpurajn gantetojn
Kaj elegantajn ŝuetojn.

Je mateno sekvan tagon
Kiam ĉiuj ĝuas dormon,
Pulo kaŝe lasas ĉion
Forveturas trajnstacion.
En la trajna atendejo
Manĝas ŝi el bulko eron,
Trinkas da lakto glaseton
Kaj atendas kun pacienco.
Tamen trajno ne alvenas.
Homamaso pli grandiĝas,
Novaj homoj venas, venas
Kun pakaĵoj, kun valizoj,
Idoj, hundoj, kanarioj...
"Fu amase! Fu malvaste!
Ŝi ne vidas propran piedon
Kaj novaj alvenas homoj
Al la kaso, atendejon.
En vico ili ekstaras.
Ĉiuj Vroclavon veturas.

Eĉ Pulo tiom malgranda,
De ĉie estas premata,
Preskaŭ lokon ŝi ne havas
Kaj sur unu piedo staras.
Je la vespermanĝa tempo
Alveturas fine trajno.
Invadas ŝin homamaso
Fariĝas granda ĥaoso.
Kuras homoj sur peronoj
Kun pakaĵoj, kun valizoj,
Idoj, hundoj, kanarioj.
Al vagonoj ili kuras
Spiregas kaj laŭte krias.
Homo sur la homo sidas.
Veturantoj malgraŭ timo
Sidas sur tegmento, ŝtupoj,
Aŭ premante aliulojn
Serĉas lokon eĉ sur bufroj.

Trompantino eta estas
Inter pasaĝeroj iras,
Trapuŝas kunvojaĝantojn,
Ĝis akiras por si lokon.
Sur kofreto ŝi eksidas,
Panon kun fromaĝo manĝas.

Oni puŝas ŝin sen ĉeso.
Pul' malfortajn havas nervojn
Do pro premo kaj puŝado
Viŝas de okuloj larmojn.
Fine maŝinisto venas,
Ion al kolegoj diras,
Lokomotivo ekfajfas
Kaj vojaĝo komenciĝas

Veturas trajno, veturas,
Malvaste la homoj sidas,
Maŝino vaporon ŝprucas,
Ĉirkaŭe malhelo regas.
Krom varmego, sufokeco,
Starante, la homoj dormas,
Spiregas kaj laŭte ronkas.
Nur Pulon ĉio lacigas,
Nur Pulo kolera estas,
Sen kusen' dormi ne povas..

Trajno haltas: "Kiu urbo?
En tioma homamaso,
Vojaĝon mi ne eltenos ,
Devas solvi mi problemon"
Imitante konduktoron
Pulo el malgranda korpo
Eligas laŭtegan voĉon:
Krias:"Vroclavo!.Vroclavo!
Gesinjoroj tuj eliru!
Ne parolu, nur rapidu!
Prenu ĉion el kupeo!
Tre mallonga, estas tempo".
Haste vekiĝantaj homoj
Forlasas rapide trajnon
Tra fenestroj, tra la pordoj,
Kun idoj, valizoj, hundoj,
Tiuj ĉi kun kanarioj
Rapide peronon kuras
Kaj la trajno forveturas.

Trompantino ege ĝojas,
Restas en vagono sola.
La kupeo estas granda
Por Pulo tiom malgranda.
Do komforte ŝi eksidas
Kuketon kun kremo manĝas.
Jen fiera kiom pavo
Alveturas al Vroclavo.

Ŝi evitas longan tempon,
Pro malicoj, respondecon.
Tamen venas por ŝi puno,
Oni kaptas ŝin en urbo
Kaj arestas en prizono.
Alvenis denuncoj, pledoj,
Informoj kaj dokumentoj.
Juĝisto tre ekscitiĝas,
La aferon primeditas:
"Kilogramoj da paperoj!
Tiom da por mi laboroj!
Mi ja mian sanon perdos
Hargriziĝos kaj kalviĝos.
Estu io ajn kun tio!"

Iras li al la prizono.
Demandas pri eta Pulo.
"Trompantino? Tie estas".
Pulo timigata venas
Ridetas kun malkuraĝo
Kaj etendas etan manon.
Juĝisto tusetas, diras:
"Vian staton mi kompatas,
Se vi promesos honeste
Vivi noble kaj modeste,
Oni lasos vin libere."
Pulo diras hontigata:
"Mi konvinkas vin sinjoro
Ĵuras mi en la momento
Neniun fari malbonon.
De nun mian tutan vivon
Tre honeste mi pasigos.".

Plenumante la promeson
Pulo ŝanĝis la vivstilon.
Estas ŝi tiom honesta,
Kiom nur en fabel' estas.
Ĉiu, ĉie laŭdas Pulon,
Admiras ŝian konduton.
Nupto en advento estis
Mi povas tion atesti.
Dum la festo mi ĉeestis
Kaj per glasoj vinon trinkis.
Idojn havas ŝi kvin milojn
Povas esti, ke pli iom.
Ne estas ja iuj domoj,
Kie mankas etaj puloj,
De fama Pulo - infanoj.
Tia estis Trompantino..
Tamen...... jam estas la fino.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl