Memlaŭdulino

Memlaŭdulino en angulo staras       (koruso)
Kaj babiladas:

"Kapabla mi estas neordinare,
Vizaĝo mia aspektas tre sane,
La plej belan havas mi vestaĵon,
Kion mi diras, estas veraĵo,
Respondas mi tre inteligente,
Kaj lernas mirige diligente.

Per opera voĉ' mi kantas,
Bone bicikle veturas,
Perfekte mi muŝojn kaptas,
Ĉion sur la mapo konas,

Estas mi saĝa, gracia,
Svelta, alloga, ĝentila,
Tuta familio mia
Estas certe nekutima:

La patro estas malalta,
La patrino estas dika,
Eta estas la fratino,
Mi estas- Memlaŭdulino".

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl