Kataro

Trafis katar' Katarinon
A...psik!
Kuŝas ŝi sub plumkovrilo
A..psik!
Oni vokis kuraciston
A...psik!
"Estas ĝi katara gripo"
A...psik!
Per terebinto li ŝin ŝmiris
A...psik!
Kaj mem kataron akiris
A...psik!
Iris li al notario
A...psik!
Kiam manĝis familio
A...psik!
Sur la tablo supo estas
A...psik
Notario al ĝi ternas
A...psik!
Tiel li ĉiujn infektas
A...psik
Gastoj ankaŭ forte ternas
A...psik!
De la gastoj, sekvaj gastoj
A...psik!
Sonas ĉie sur la stratoj
A...psik!
Antaŭ la horo vespera
A...psik!
Ĉiuj en la urbo ternas
A...psik!.
Mankas jam la terebinto
A...psik!
Pro nur unu Katarino
A...psik!

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl