Haro

La urbestro dum tagmanĝo
Ekvidis en supo haron.
Kriis li per laŭta voĉo:
"Kies estas la haraĉo !?"

"Kion faras servistaro,
Ke en supo flosas haroj?
Ho edzino, faru ion,
Mi ne manĝos supon tian!"
La edzino, tre paliĝis
Time de seĝo faliĝis.
Ŝi rigardas la teleron,
Estas haro, fakte, vero.
Kuiriston ŝi riproĉas:
"Kial har' en supo flosas?
Har' en supo, hontu! foru!
Tion ni jam ne aprobu!"
Nervoze la kuiristo
Perdis siajn okulvitrojn,
Vestis du malsamajn ŝuojn.
Nazon al telero ŝovis
Kaj- la haron en ĝi trovis.
Ega honto por edzino.
Eksciis la familio,
Ke urbestro jam ne manĝos.
Venis onklo kaj bopatro.
La bopatro proksimiĝas
Al buljono kaj li diras:
"Ne estas mia la haro.
Vidu mian kalvaĵon.
Eble scias via onklo?"
Onklo prenas el la poŝo
Lornon, esploras buljonon.:
"La haron jes, mi vidas,
Sed de kiu, mi ne scias.
Eble scias ĝin boonklo?'
La boonklo altabliĝas,
Vigle supon okulumas,
Poste fajfas kiel merlo:
"Estas haro sur telero".
Oni vokis geometron,
Ke li prenu centimetron
Kaj diru al familianoj
Kies estas en sup' haro!.
Geometro ĉe la tablo
Mezuris, esploris haron,
Uzis stokon da papero,
Diris:"Haro, estas vero.
Mi ne estas specialisto,
Certe helpos la juĝisto.
Mi suspektas kriman spuron,
Se la haro falis supon."
La juĝist' aŭtoritate
Kontrolis la supon palpe:
"Opinio mia tekstas,
Ke ĝi haro certe estas".
Iu konsilis agadon:
"Voku ni fajrobrigadon!"
La urbestr' brovojn kuntiris
"Povas esti" - laŭte diris.
Alveturis fajrbrigado
Vigle faris penetradon,
Elmetis el sup' la haron;.
Tia estis harfinalo.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl