Dancis kudrilo kun fadeno

Dancis kudrilo kun fadeno,
Kudrilo bele - fadeno - ne.
Kudrilo ĉarma, kiom modelo
Fadeno nodita tre.
Kudrilo antaŭen - fadeno post ĝi:
"Kiom rave estas danci kun vi".
Kudrilo kuras per etaj steboj
Post ĝi stumblas la fadeno.
Kudrilo supre, fadeno flanke,
Kudrilo per unu "okul' " rigardante.
Dancas ĝi svelta, lerta, rapida.
Fadeno flustras:" Kia miriga!"
Tiom longe ili dancis,
Ĝis la antaŭtukon kudris.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl