Sur vendotablo

Dum foiro, sur vendtablo
Oni aŭdas diskutadon:

- "Eble vi sur min apogos,
Vi velkas, Anet' sinjoro" -

- "Ne mirige, Ŝenoprazo,
Ĉar mi kuŝas jam de mardo" -

Ekparolas Brasiktigo:
- "Vidu Rapon fortulinon!" -

Pizo rapan ventron frapas:
- "Diru Rap', kiel vi fartas???? -

- "Dankon, dankon, sinjor' Pizo
Iel ruliĝas la vivo" -.

Malsaniĝas Petroselo,
Pala pro la sendormemo".

- "Ho estas problemo tio" -
Suspiretis Celerio.

Beto Cepon nun evitas,
Cepo al ĝi tre inklinas:

- "Mia Beto, ruĝa mia,
Ĉu vi estos edzo mia?" -

Beto nazon ekŝtopigas:
Cepon laŭte forpeligas

- "Mi edzinon betan volas,
Ĉar pro vi jam ĉiuj ploras" -.

- "Ho, estas problemo tio" -
Suspiretis Celerio.
- "Ne estu tiom fiera" -
Respondis Brasik' brusela.

- "Ĉu? vi aŭdis la provokon?" -
Indignis laŭte Karoto.

- "Solvu Brasiko problemon!" -
- "Kio? La kapo sen cerbo?" -

Kaj Brasiko diras triste:
- "Miaj karaj, ne kverelu!

Vanaj estas la disputoj,
Tuj pereos ni en supo".-

- "Ho estas problemo tio" -
Suspiretis Celerio.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl