Foko

Tineoj truis fokan felon.
- "Kion mi faru nun sen pelto?" -

Foko petas do oposon:
- "Donu al mi vian felon
Povas esti tre malnova
Por vi tute nebezona.
Estas mi nuda, sen vesto
Kiel mi tia aspektos?'' -

- "Ĉiu havu propran pelton!" -
La oposo fermis pordon.

Petis la foko kastorojn:
- "Eble estas iu bona
Kiu felon doni povas.
Mi la felon ne makulos" -

La kastoroj: - "Estu klare,
Mizer' estis tiu jare,
Ĉe urso vi petu helpon
Pro via trista evento" -

Tamen la urso respondas:
- "Ĉiu propan veston portas" -

Iras do foko al melo
- "Ĉu eble vi donus felon?" -
La melo fokon rigardas:
- "Fokan felon mi ne havas" -

Ankaŭ ne helpis vulparo.
Vulpoj nune perdas harojn.

Ne trovis foko ermenon.
Ĉinĉil' en maj' donos felon.
Tre avara estis lutro.
En lavejo estis skunko.

Iras foko sen humoro:
- "Jam neniu al mi donos" -
Ĝi en sia hejma ŝranko
Trovas kelkajn feltranĉaĵojn,
Portas ilin al peltisto.

Li mezuras, remezuras
Kaj kunmetas la tranĉaĵojn
Poste kudras du semajnojn.
Sed por fliki felajn truojn
Kudris pli malongan tuton.

Foko diras timigata:
- "Kiel estos mi vestata?
Mallonga estas antaŭo,
Mankas loko por la manoj.
Vi ligis miajn piedojn,
Kio malebligas iron" -

Peltisto diras kun zorgo:
- "Bedaŭrinde, estu foko!" -
Kaj la foko malfeliĉa
Nun ĝi naĝas, jam ne iras.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl