Skarabo

Skarab' venis kokcinelon
frap - frap - frap al fenestreto.

Kokcinel' demandas ĝin:
"Kion serĉas vi ĉe mi?"

Saltis alte la skarabo
Fantazie svingis ĉapon

Kaj petas: "Kokcineleto,
Iru ni al la suneto!

Prenos mi vin sur herbaĵon
Kaj mi petos vian manon".

Indignis la kokcinelo
Kaj respondis kun ofendo
"Ĉi tie vi plu ne vagu,
Forkuru kaj ne paradu,
Kaj pli bone lasu min,
Ĉar lentuga estas mi,
Kaj ne - vi!"

Kion sciis, tion diris,
Kaj rapide ĝi forflugis,
Kaj vespere kun muŝfungo,
Kokcinelo festis nupton,

Ĉar de centro ĝis la randoj
Havas fung' lentugojn grandajn .

Jen estas sperto skaraba
Serĉi la edzinon saman.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl