Proto kaj Filipo

Jam de jaroj Proto kaj Filipo
Estas tre bonaj amikoj.

Ĉu al nupto aŭ enterigo
Proto ne venos sen Filipo.

Ne lasos Filipo Proton
Eĉ kontraŭ sako da oro.

Kiam Filipo estas en mizero
Tuj kuras Proto kun helpo.

Dum Proto sentas sin malbone
Filipo gardas lin memdone.

Ĉiuj do scias pri la ligo
De Filipo kun Proto kaj Proto kun Filipo.

De tempo al tempo okazas,
Ke amikeco teda estas.

Filipo havis orajn fiŝetojn,
Proto faris eksperimenton
En raguo manĝis fiŝojn

Serĉas ŝteliston Filipo
Tutan domon li traserĉas
Proto nur kaŝe ridetas:
"Filipo! Filipo!
Oni devas koni ŝercojn"

Filipo kuiris tripojn.
Proto elpensis ludon,
Ĵetis al la poto
Malnovan galoŝon.
Filipo en kuirejo flaras
Plado kiel gumo fetoras.
Do suspiras li kaj plendas
Kaj Proto gaje respondas:

"Filipo! Filipo!
Oni devas koni ŝercojn"

Havis Filipo de avo hereditan
Belan fotelon orumitan.
Laŭdis li la fotelon
Sian la plej valoran posedon.

Proto iam tiom enuis,
Ke la fotelajn piedojn subtranĉis
Kaj diris: "Kara kolego,
Sidu en via fotelo!"
Filipo eksidis, en la momento
Rompiĝis la ava fotelo.
Piedoj falis en kvar flankojn
Kaj Filipo sur la plankon.
"Kiu faris al mi tion?

Respondis Proto kun rido:
"Filipo! Filipo!
Oni devas koni ŝercojn.

Al Filipo tiuj ŝercoj
Estis ne por amikeco.

"Vi ŝatas ŝercojn, jen ŝerco
Adekvata por vi Proto.
Poste li kaptis Proton
Fervore je haroj,
Ŝiris, tiris sen kompato,
Ĝis la ostoj Protaj knaris.
Tiel ĉiujn ŝercojn repagis Filipo
Kaj Proto perdis sian spriton.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl