Malpurulo

Joĉjo deklaris: " Mi ne ŝatas akvon,
Malŝatas broson, abomenas sapon!"

Nun li aspektas kiel timigilo.
La patro timas, ploras la patrino:
"Jen skandalo! Joĉjo nin tristigas.
Jam de du semajnoj sin ne lavas,
Nigrajn manojn, kolon, piedojn havas,
Buŝon de orelo al orelo,
Ĉu vi vidis similan aferon?
Konsilu homoj! Helpu la homoj!
Ni ne povas vivi en tia domo."

Joĉjo je petoj estas surda,
Pro malpureco iĝas glua,
Glua, kiom gluaĵo por muŝoj,
Kion li tuŝas faras makulon,
Vokas li: "Panjo lavu vin mem !
Same paĉjo banu en banej' !
Onkloj brosu sin en banujo !,
Tamen mi estos malpurulo !
Mi volas esti malpurulo! "

Onklo nomas lin : "Malpuruleto",
Boonklo: "Nelavata rostreto".
Petas lin onklino: "Joĉjo kara,
Kial vi ne lavas....."
Sed Joĉjo ne aŭdas.
Translokiĝis li el Pura Kvartalo
Kaj informis gepatrojn per letero
Ke ne lavos sin ĝis eterneco
Kaj loĝas en Kvartalo Malpureco.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl