Erinaco

Erinaco iras, iras
Ankaŭ vin ĝi piki povas.

Pasero demandas ĝin:
- Kion havas vi sur vi?-

- "Havas mi la akrajn pinglojn,
Ĉar ne tondis min la birdoj" -

Erinaco iras, iras,
Ankaŭ vin ĝi piki povas.

Ekvidis ĝin la kardelo:
- "Por kio estas pinglaro?" -

- "Havas mi tiun pinglaron
Por piki la kardelaron" -

Eĉ pigo interesiĝis:
- "Kial vi tiom pingliĝis?" -

- "Havas mi la pinglojn akrajn
Por fari forkegojn grandajn" -.

Forflugis pigo vilaĝon:
- "Tiom iloj! Tiom aĵoj!" -

Kriis laŭte super domoj:
- "Aŭskultu min bonaj homoj!

Malfermu domajn pordegojn!
Akceptu novajn forkegojn!" -

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl