Kaprideto

Sendis kapro kaprideton
Aĉeti bulkojn en urbeto.
Brave marŝis juna kapro,
Tamen stumblis je onisko.
Ektremis ĝi pro timego
Kaj forkuris kaprideto
Trans bosk', ponto, rivereto.
Tie staris patr' severa
Kaj punis filon timeman:
"Ho timulo! Ho timulo!
Nur foriris, tuj revenis.
Hontu pro via forkuro!"
Kaprideto ploras kapre:
"Ĉu ne timi patro kara?
Certe vi komprenas mem
Ke mi piedojn nur kvar havas,
Onisko havas ilin cent".
Sendis kapro kaprideton
Aĉeti kukojn en urbeto.
Kuras rapide la ido
Sed haltiĝas, okulumas
Tuko pendas sur barilo...
Kaprideto tuj forkuras
Kaj en hejmo, la timeman
Filon batas patr' severa.
"Ho timulo! Ho timulo!
Nur eliris, tuj revenis.
Hontu pro via forkuro!"
Kaprideto plore blekas:
"Ĉu ne timi patro kara?
Ĉu ĝusta estas pun' amara?
Ja kvar kornojn havas tuk'
Kaj mi havas nur...nur du.."

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl