Interparolis anserino kun porkido

Diris anserin' al porkido
Tre laŭte kaj kun emocio:
"Unue,
Triste estas sola vivi
Due,
Mi deziras al vi diri:
Se plaĉas al vi ansera gracio
Estu mia edzo, pensu pri tio!"

Porkido respondis tion:
"Vane, kara anserino
Via kap' estas malgranda,
Via kolo ege longa
Krome, ankaŭ rostro via
Aspektas iel alia.
Ne sentu vin ofendita,
Estu por iu alia".

Anser' diras: "Nu amata,
Ankaŭ vi kvar piedojn havas,
Plumoj, beko al vi mankas,
Tamen al mi tio plaĉas".

Porkido klinis sin bele:
"Ansero vin volos certe.
Kiel vi tion imagas
Ke mi iras, kaj vi flugas?
Ĉu mi povas esti edzo
Se vi ŝvebas sur ĉielo?"

La anserin' ĝin certigas:
"Mi bredata dome estas
Flugas mi dufoje jare,
Por talio - estas klare".

La porkido argumentas:
"Mi pri propra sano zorgas.
Vi senĉese naĝus, banus,
En banejo loĝi volus.
Mi kontraŭe, kiel porko
Tre ŝatas vivi en koto".

Ofendiĝis anserino:
"Ne atendu pli inviton!".
Kaj aldonis kun furio:
"Estas vera vi porkido".

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl