Siluro
Vivis en rivero siluro liphara
Kalkulisto sperta, de ĉiu konata.
Ĝi invitadis fiŝojn: "Venu geamikoj
Ĉiutage trejnas mi matematikon;
Multiplikas, dividas,
Aldonas kaj deprenas.
Pri ĉio ĉi mi estas tre lerta
Kaj neniam miskalkulas.
Ĉiu povas min viziti
La rezulton tuj ekscii."
En rivero li famiĝas
Tinkon eĉ el lag' altiras.
Tiu diras:"Mia frato,
Jen ja por vi bona tasko.
Se vi tiom sperta estas
Diru al mi kiom restas
Post depreno el dek nulon
Ĉu vi scias la rezulton?".
La siluro kun rideto
Cerbumadas dum momento
Lipharegojn siajn movas
Pensas longe kaj murmuras:
"Ve, problemo estas tio
Ĉu dek restas, aŭ nenio?".
Pasis horoj tre lacigaj
Silur' brankojn havas bluajn
Pensas, penas trovi solvon
Kiel el dek preni nulon.
Se ĉi tie estus kreto...
Jes, mi scias, estas nulo!
Ne, ne nulo, eble dek
Fia tinko! Fia test'!".
"Kara silur' - tinko mokas
Fakte vi nenion scias."
Silur' pro hont' tuj sekiĝas
Ĉar kalkuli ĝi ne povas.
La vespero jam forpasis,
Ĉiuj fiŝoj jam ekdormis.
Dum la tempo tagmeziĝas
La siluro maldikiĝas.
Post aldona pena horo
Aspektas ĝi kiel ombro,
Fine lasas sian lokon,
Edzinigas etan sproton.
Tradukis Danuta Kowalska