Kamelo kaj hieno

Kiel ĉiam dum la tago
Iris kamelo oazon.
Portis ĝi siajn provizojn,
Du grandegajn, belajn ĝibojn.

Ekvidis ĝin la hieno:
"Ho estas ridinda sceno!
Oni povas morti pro honto
Estante tia kvarpieda monstro.
Oni povas krevi pro rido,
Vidante tiajn du ĝibojn."

Mallevis okulojn kamelo.
Post ĝi paŝas plu la hieno
Kaj senĉese pri ĝi ridas,
Incitas ĝin, kolerigas.

Fine kamelo respondis.
Hienon per hufo batis.
Poste kuris ĝi dezerton.

Ne moku la ĝiban beston!

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl