Manoj kaj piedoj

Zoologio konstatas:
"Kvarpieda ĉeval' estas".
Diru sciencisto - Nu!
Kial kvar, kial ne du?

Strut' per du piedoj kuras.
Serpent' piedojn ne havas,
Se unu piedon havus
Ĉu ĝi irus, aŭ kuradus?

Kanguruo, mi atestas
Kvarpieda besto estas,
Tamen dum rapida kur' ,
Uzas ĝi nur piedojn du.

Cikoni' bird' dupieda,
Tamen afero mirega,
Kial ĉiu cikonio
Staras sur unu piedo?

Onisk' estas centpieda
Tamen ege malrapida
Neniam ĝi kaptus talpon,
Eĉ se nur paŝetus talpo.

Limako marŝas kun tedo
Per unu sia piedo.
Ĉu ĝi estas pied', aŭ ne?
Kiu scias?, hm - ĉar mi ne.

Simio kvar manojn havas,
Ne du piedojn kaj manojn.
Pro ĉi tiuj kvar kaptiloj
Nomiĝas ĝi la simio.

Kiuj estas do pli bonaj
Manoj kvar, aŭ piedoj kvar?
Jen sincere mi respondas
Estu, kiuj nun estas jam!

Manoj dekstra kaj maldekstra
L' homaj manoj tiaj estas.
Pied' dekstra ĉe maldekstra
Nu sufiĉas, bone estas.

Do po du mi ilin havas
Kaj pli havi mi ne volas,
Ĉar difinas ĝuste tio
Ĉu estas kiu, aŭ kio.

Tial oni bone scias:
Ne estas mi ja bovino,
Ne talpo, ne pala strigo,
Serpento, kato, kastoro,
Ne uro, miriapodo.

Pro tio mi estas certa,
Ke ne birdo, besto estas.
Nur mi aĝa estas l' homo,
Bĵehva Jan - jen mia nomo.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl