Kapo en sablo

Por eviti hejman aventuron
En sablon kaŝis kapon la struto.

Strutino lin preterpaŝas:
-"Kiu antaŭ mi sin kaŝas?.
Mi rekonas strutajn plumojn,
Laŭ la plumoj -- mian struton.
Ŝi gluteon pikis per beko.
"Estas vi, mia edzeto!"

Struto saltis timigata.
Li ne estis edzo ŝia,
Nur struto iu alia.

Strutino pro la eraro,
Petis pardonon pro l' faro.
-Mi komprenas - struto ĝemis,
-Pikon mise mi ricevis.

Pripensu tion amato,
Ĉu indas kaŝi en sablo kapon?

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl